Boulogne 2005
Boulogne 2005 P r e m i o j   k a j   t u r i s m a j   r e t o j  
Bulonjo-ĉe-Maro  

 

  Ĉefpaĝo

  Organiza Komitato
  Komisiitoj
Asocioj

  Honora Komitato

  Programo

  Raportoj
  Bul. Rekomendaro

  Partoprenintoj

  Historio : 1905

  Bulonjo-ĉe-Maro

  Ligoj

  Kontaktu nin !


  FrancaisEsperantoEnglish

  Reklamu pri B2005
  Aŭtoroj de la retejo

 

  Chefpagho Ghenerala prezento Marborda urbo Arta kaj historia urbo Vivanta urbo Premioj kaj turismaj retoj  

 

- La urbo Bulonjo-ĉe-Maro ricevis plurajn premiojn pro ties riĉa historia bienaro kaj bela aspekto, kaj estas membro de diversaj turismaj retoj.

 

  Bulonjo, urbo de arto kaj historio  

Urbo de Arto kaj Historio

- De 1977 Bulonjo-ĉe-Maro enestas en la landa reto de la t.n. Urboj de Arto kaj Historio, kio estas premio donita de la ministrejo pri kulturo laŭ kvalit-kriterioj.

- Dumjare gvidistoj-prelegistoj pretas por agrable esplorigi al vi la urbon Bulonjo kaj ties regionon.


La Vojo de l' Fortikurboj en Nordfrancio

- Provinco prospera sed geografie tre minacata, nia regiono estis la scenejo de multaj armitaj konfliktoj.

- Fortikigataj dum jarcentoj, fare i.a. de Vauban kaj reĝo Ludoviko 14a, multaj urboj ĉirkaŭfermiĝis per muregoj kontraŭ invadoj.

- La Vojo de l' Fortikurboj esplorigas al vi 15 el siaj plej gravaj fortikaĵoj, inter kiuj estas Bulonjo-ĉe-Maro protektata per muregoj ekde Antikvepoko kaj plu en Mezepoko.

  Bulonjo, florumita urbo (4 floroj)
Bulonjo, florumita urbo (4 floroj)
 


Florumita Urbo

- Pro la florumiteco de siaj kvartaloj, Bulonjo-ĉe-Maro ricevas la tutlandan premion «Florumita Urbo—4 floroj» jam de pluraj jaroj.

 

 

La Fortikaĵa Reto

- La Fortikaĵa Reto estas grupo de 17 urboj el Kent, Nord-Pas-de-Calais kaj la Belga Okcidenta Flandrio, interligitaj pro siaj devenoj, historio kaj evoluo.

- Tiu translima reto celas favori per turismo al la komprenigo de la diversaj historiaj lokoj, el kiuj ĝi konsistas. Paralele programo el specifaj agadoj celas restaŭri kaj valorigi la enretajn fortikaĵojn.

  Bulonjo, urbo sur historia vojo  


Historia Vojo de l' Francia Lilio kaj de l' Pikardia Rozo
De la urbo Saint-Denis ĝis Bulonjo-ĉe-Maro

- Kreita en 1987, la Historia Vojo de l' Francia Lilio kaj de l' Pikardia Rozo estas membro de la Nacia Federacio de la Historiaj Vojoj. Ĉiujare, la 3an semajnfinon de majo, la Festo de la Lilio kaj Rozo prezentas al vi aranĝojn sur plimulto el la 21 lokoj.

 

  Boulogne2005.com Ĉefpaĝo | Organiza Komitato | Honora Komitato | Programo | Raportoj Paghokapo
  Boulogne2005.online.fr

 

  Historio : 1905 | Partoprenintoj | Bulonjo-ĉe-Maro | Ligoj | Kontakto