Boulogne 2005
Boulogne 2005 B u l o n j a   R e k o m e n d a r o  
Raportoj  

 

  Ĉefpaĝo

  Organiza Komitato
  Komisiitoj
Asocioj

  Honora Komitato

  Programo

  Raportoj
  Bul. Rekomendaro

  Partoprenintoj

  Historio : 1905

  Bulonjo-ĉe-Maro

  Ligoj

  Kontaktu nin !


  FrancaisEsperantoEnglish

  Reklamu pri B2005
  Aŭtoroj de la retejo

 

  Chefpagho Bulonja Rekomendaro Paroladoj Dankoj  
           
 
PDFElŝutu la enpaĝig- itan Rekomendaron laŭ la formato PDF !
 

 

Bulonja Rekomendaro

- La Rekomendaron ellaboris laborgrupon el la ĝenerala diskutkunveno pri la kongresa temo («Kion niavice por la estonteco»), kun la rimarkoj kaj modifoj el la kongresanaro (sekve al afiŝado kaj denova ĝenerala diskuto).

- Ĝi estis alprenita en Boulogne-sur-Mer (Francio) la 29an de Marto 2005 konklude de Boulogne2005, okaze de la matena ferma kunveno.

- Sekve, mardon 29MAR tagmeze, la Organiza Komitato transdonis tiun Bulonjan Rekomendaron (en Esperanto kaj en la franca) al la Urbestraro de Bulonjo. En la vespero la Urbestraro unuanime adoptis ĝin, montrante tiel sian oficialan kaj firman apogon. Tiun adoptitajon la Urbestraro sendis al la ŝtataj instancoj.

- Baldaŭ estos en la retejo la parolado de urbestro s.ro Cuvillier, kiun li eldiris pri tiu Rekomendaro antaŭ la voĉdono de la Urbestraro.


KVINCENT kvindek esperantistoj el 23 landoj kunvenis en Boulogne-sur-Mer de la 25a ĝis la 30a de Marto 2005, kadre de la internacia renkontiĝo Boulogne 2005 Esperanto, por memorfesti la centjariĝon de la unua Universala Kongreso de Esperanto en 1905.

Konstatante la progreson de la internacia lingvo Esperanto dum la pasinta jarcento danke al la intensa laboro de la pioniroj kaj ties posteuloj ;

Konstatante la atingaĵojn de Esperanto sur la kampoj de kulturo, literaturo kaj internacia rilatado kaj ties kontribuon al la antaŭenigo de monda paco, aparte kadre de la oficialaj rilatoj inter UNESKO kaj la Universala Esperanto-Asocio ;

Ekzameninte, kiel siavice la nuna esperantistaro agadu por la estonteco ;

Ili rekomendas la jenajn celojn kaj strategiojn :

  1. Daŭrigi kaj pliintensigi la agadojn sur la kampo de la internaciaj rilatoj inter individuoj, inter popoloj kaj inter regnoj, kaj de la rilatoj en internaciaj kaj transnaciaj organizaĵoj ;

  2. Batali kontraŭ la danĝero de hegemonio kaj diskriminacio favorantaj iun nacian lingvon, cele al protektado de la diverseco kaj egalrajteco de la lingvoj kaj kulturoj, kadre de la rajtoj kaj devoj de la civitanoj rilate komunikadon ;

  3. Persisti — rimarkante malfacilojn en la nuna lingva situacio de Eŭropa Unio — en la klopodoj alporti kontribuon al neŭtrala kaj nediskriminacia komunikado dum aranĝoj kaj en organizaĵoj multlingvaj ;

  4. Kunagadi kun lingvodefendaj organizaĵoj kadre de la konstanta fundamenta celo al diverseco kaj egalrajteco ;

  5. Utiligi Esperanton por plifaciligi kaj pliriĉigi la konon de la mondo pere de la interhomaj kontaktoj kaj turismo ;

  6. Utiligi Esperanton por plifaciligi kaj pliriĉigi la rilatojn inter la ĝemeligitaj urboj kun ties civitanoj kaj inter la ĝemeligitaj universitatoj kun ties studentoj ;

  7. Profiti ĉiujn novajn teknologiojn de informado kaj komunikado, aparte Interreton.

 

- La Bulonja Rekomendaro nun ekzistas en la lingvoj :   (PDF-dosieroj)

Esperanto - Franca


- Bonvolu uzi nur la oficialajn lingvajn versiojn de la Bulonja Rekomendaro.

- Se la Rekomendaro ne ekzistas en via nacia aŭ loka lingvo, vi povas sendi tradukproponon al ni : boulogne2005(a)online.fr (informu nin pri via lingva kompetento).

 

La Bulonja Rekomendaro

 

  Boulogne2005.com Ĉefpaĝo | Organiza Komitato | Honora Komitato | Programo | Raportoj Paghokapo
  Boulogne2005.online.fr

 

  Historio : 1905 | Partoprenintoj | Bulonjo-ĉe-Maro | Ligoj | Kontakto