La grafoj de Bulonjo
- Ekzistanta de la feŭda epoko, la domo de Bulonjo estis
unu el la plej nobelaj el Francio : ĝi naskis unu
reĝon por Anglio (Étienne) kaj du por Jerusalemo
(Godefroy de Bouillon kaj lia frato Baudouin 1a). Grafo Philippe
Hurepel de Bulonjo estis la filo de la francia reĝo Philippe
Auguste.
Riĉa historia heredaĵo
- Interne de siaj 13a-jarcentaj muregoj la «Alta Urbo»
(historia kvartalo) kontrastas kun la vivardeco de la haveno
kaj la «Malalta Urbo» (popola kvartalo).
- De la placo Godefroy-de-Bouillon ĝis la Muzeo-Kastelo,
ne forgesante la straton Lille kaj ties bazilikon Notre-Dame,
la plezuro promeni akompanas la esploradon.
|
|
Napoleono 1a kaj Bulonjo
- Imperia urbo, Bulonjo-ĉe-Maro enkalkulas la plej altan
kolonon el Francio (54-metra), dediĉitan al la «Granda
Armeo» de Napoleono 1a.
- La urbo ankaŭ estas la naskejo de la Honora Legio,
t.e. la plej alta franca ordeno por civila aŭ milita
merito, kreita de Napoleono.
- Ĉiusomere oni elvokas tiun prestiĝan epokon per
grava surterena imitado.
|